De kie komenciĝis la E-movado de Ĉinio?

Mirinda Publikigita: 2021-11-13 09:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉu vi scias, de kie komenciĝis la E-movado de Ĉinio? En Ŝanhajo.

Ŝanhajo situas en orienta Ĉinio. Esperanto eniris en Ĉinion en formo de E-klubo kaj nokta kurso de Espearnto en Ŝanhajo en 1906. En 1909 la unua E-societo nomunita kun “Ĉinio”, la Ĉina E-Ligo fondiĝis en Ŝanhajo. De tiam Esperanto marŝis de Ŝanhajo al la tuta lando. En 1912 Ĉina Esperanto-Ligo malfermis en Ŝanhajo la E-lernejon kaj la korespondaj kursoj disvolviĝis en aliaj lokoj. En 1920 ĉina unua ministro de novaĵa administracio kaj unu el fondintoj de ĉina E-movado Hujucz organizis en Ŝanhajo la E-societon, E-korespondan lernejon, E-bibliotekon, E-librejon. En 1931 Hujucz kaj fama lingvisto Ye Laishi fondis la Ĉinan Proletan Esperantistan Union kaj eldonis la gazeton “La Mondo” kaj fondis la Ŝanhajan Esperantistan Asocion.

Ankaŭ du famaj literaturistoj en Ŝanhajo rilatas kun Esperanto. Unu estas Lu Xun, alia estas Bakin.

Bakin lernis Esperanton ekde juneco. De 1930 ĝis 1943 li tradukis pere de Esperanto literaturajn verkaĵojn je 300 mil ideografiaĵoj. En 1980 li gvidante la ĉinan delegacion, ĉeestis la 65an UK en Svedio.

En 1982 fondiĝis Ŝanhaja Esperanto-Asocio. En 1996 okazis la unua Azia E-Kongreso en Ŝanhajo. Jen estas viglaj esperantistoj en Ŝanhajo.

Kiam vi ekamis Esperanton?Komentu al Mirinda en Mirinda Mondo.

Dividu