Ĉina Internacia servokomerca Foiro montros al mondo rezolutecon de Ĉinio en pordmalfermo

Lucia Publikigita: 2020-09-10 21:16:23
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 4an ĝis la 9an de septembro en Pekino okazis la Ĉina Internacia Servokomerca Foiro 2020. Kiel unu el la mondaj plej ampleksaj foiroj pri servokomerco, la Ĉina Internacia Foiro pri Servokomerco liveris dum la pasintaj kvin tagoj interretajn kaj eksterretajn platformojn por ekspozicioj, forumoj kaj komercaj intertraktadoj en diversaj servokomercaj sektoroj, altirante al si 18 000 entreprenojn kaj instituciojn el 148 landoj kaj regionoj.

Kiel nova kolono por firmigo de ekonomia atendo, la servokomerco de Ĉinio kreskis averaĝe je 7,8% ekde 2012, pli rapide je 3,7 procentpunktoj ol la tutmonda kresko. En 2019, la eksterlanda servokomerco de Ĉinio atingis 5,4153 duilionojn da juanoj, okupante la duan lokon de la mondo. Samtempe, la servokomerca strukturo de Ĉinio estas optimumigita.

La Ĉina Internacia Foiro pri Servokomerco estas unu el la tri ĉefaj publikaj ekspoziciaj platformoj de Ĉinio, kune kun la Ĉina Importa kaj Eksporta Foiro, populare konata kiel Kantona Foiro, kaj la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, kiuj rikoltis fruktodonajn rezultojn dum la pasintaj jaroj.

Kiam la monda ekonomio tremas en severa vintro meze de la kronvirusa pandemio, la Ĉina Internacia Foiro pri Servokomerco malfermita vendrede en Pekino alportas iom da varmo por akceli ekonomian renormaliĝon kaj malfermi novan spacon por tutmonda kresko.

La foiro povas funkcii kiel grava enirejo por ke altkvalitaj internaciaj servoj eniru la ĉiam pli larĝe malfermiĝantan ĉinan merkaton, kaj por ke Ĉinio ofertu siajn proprajn konkurencivajn servajn markojn inter klientoj tutmonde.

La 4an de septembro, ĉina prezidanto Xi Jinping faris la rimarkojn dum parolado en la Tutmonda Pintkunveno pri Servokomerco de la Ĉina Internacia Foiro pri Servokomerco 2020 per video. Li faris tri proponojn.

Li diris, ke unue, ĉiuj landoj devas kune krei malferman kaj inkluzivan medion por kunlaboro. Due, ĉiuj landoj devas kune klopodi por revigligi kunlaboron akcelatan per novigado. Trie, Xi alvokis komunajn klopodojn por malfermi novan vojon en kungajna kunlaboro. Li aldonis, ke ĉiuj landoj devas plifortigi kunordigon en sia disvolvado de servokomerco, novigi manierojn de kunlaboro, profundigi kunlaborajn kampojn kaj klopodi por maksimumigi komunajn interesojn en disvolvado.

"Mi aprezas la sperton de Ĉinio," diris reprezentanto de la MOS al Ĉinio d-ro Gauden Galea en internacia konferenco pri kunlaboro koncerna al publika sano dum la Ĉina Internacia Foiro pri Servokomerco en Pekino.

Li diris, ke ĉinaj esploristoj publike dividis la genan sekvencon de la nova kronviruso tre frue, kaj kontribuis al la mondo per multaj ŝlosilaj sciencaj komprenoj en publikigitaj artikoloj rilataj al la kronvirusa malsano. Ĉi tiuj klopodoj liveris esencan unuan scion pri la epidemio kaj informojn pri klinikaj trajtoj kaj retenaj rimedoj.

Jes, surbaze de la efika kontrolado de la epidemio, la ĉina ekonomio en la dua trimestro ŝanĝis sin de negativo al pozitivo kaj kreskis je 3,2% kompare kun tiu en la pasintjara sama periodo. La Internacia Mona Fonduso antaŭvidis, ke ĉi-jare la monda ekonomio ŝrumpos je 4,9%, kaj tamen Ĉinio espereble estos unika ĉefekonomio kun pozitiva kresko.

La monda ekonomio nun luktas kun eble la plej malbona recesio de post la Granda Depresio en la 1930-aj jaroj, kaj senespere serĉas freŝan kaj fortan akcelon.

Spite al diversaj malfacilaĵoj Ĉinio okazigis tiun ĉi grandan internacian ekonomian kaj komercan eventon, celante kunigi manojn kun vi por venki la aktualajn malfacilojn, akceli disvolviĝon kaj prosperon de la monda servokomerco kaj antaŭenigi rapidan revigliĝon de la monda ekonomio. Ni esperas, ke ekspoziciantoj kaptos la oportunojn en la nova disvolva etapo de Ĉinio, realigos kreskadon kaj kontribuos al la sana kaj stabila disvolvado de la ĉina ekonomio.

Dividu