Ĉu tio estas konata, Britio?

Lucia Publikigita: 2021-02-25 19:18:03
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 11an de februaro, poste Britio nuligis la licencon al elsendo de CGTN (Ĉina Tutmonda Televida Reto), la ĉina Nacia Administracio pri Radio kaj Televido anoncis la decidon de haltigi la elsendon de BBC World News (Mondaj Novaĵoj de la Brita Brodkasta Kompanio) en la tuta lando.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Hua Chunying diris, ke Ĉinio-rilataj raportoj faritaj de BBC World News serioze malobservis la ĉinan regularon pri radio kaj televido kaj la regularon pri alilandaj satelit-kanaloj en la ĉina ĉeftero, kaj malobservis elsendajn regulojn pri precizeco kaj senpartieco, subfosante la naciajn interesojn kaj etnan unuecon de Ĉinio, kaj ne povis plenumi la postulojn pri elsendo de alilandaj kanaloj en la ĉina ĉeftero.

Hua emfazis, ke dum kelka tempo BBC plurfoje produktis kaj dissendis falsajn novaĵojn kun forta ideologia antaŭjuĝo kontraŭ Ĉinio, kaj disvastigis malverajn informojn pri demandoj rilataj al Honkongo kaj Xinjiang, kaj ankaŭ la novkronvirusa pandemio.

Retano el socia komunikilo Twitter diris, “Britio malpermesis ankaŭ la kanalojn de Fox News kaj Hodiaŭa Rusio kaj la televidajn staciojn de Sud-Koreio, do Britio suferas la sekvojn de siaj agoj.”

Dividu